Virginiurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Virginiurbo, en angla oficiale Virginia City, estas urbo (CDP) kaj ĉefsidejo de la Kantono Storey (Nevado).[1] Ĝi estas parto de la metropolita areo RenoSparks.

Virginiurbo naskiĝis kiel furorurbo super la kuŝejo Comstock Lode, la unua ĉefa arĝenta erco malkovrita en Usono, en 1859. Kvankam ĉe la florado fine de la 19a jarcento ĝi havis ĉirkaŭ 15,000 loĝantoj, la minproduktado malpliiĝis post 1874, kaj ĉe la usona censo de 2010 la populacio de Virginiurbo estis nur ĉirkaŭ 855,[2] el 4,000 loĝantoj de Kantono Storey.

Notoj

  1. Profile for Virginia City, Nevada, NV. ePodunk. Alirita 4a Oktobro, 2012.
  2. Geographic Identifiers: 2010 Demographic Profile Data (G001): Virginia City CDP, Nevada. U.S. Census Bureau, American Factfinder. Alirita 28an de Januaro, 2013.

Bibliografio

  • James, Ronald M. Virginia City: Secrets of a Western Past (University of Nebraska Press; 2012) 176 pages; historical archaeology
  • Rinella, Heidi Knapp, Off The Beaten Path: Nevada, Guildford, CT: The Globe Pequot Press, 2007 ISBN 978-0-7627-4204-2
  • Thomson, David, In Nevada: The Land, The People, God, and Chance, New York: Vintage Books, 2000. ISBN 0-679-77758-X

Eksteraj ligiloj