Viroconium Cornoviorum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viroconium Cornoviorum
arkeologia loko • former settlement • romia konstruaĵo [+]
Koordinatoj52° 40′ 27″ N, 2° 38′ 39″ U (mapo)52.674166666667-2.6441666666667Koordinatoj: 52° 40′ 27″ N, 2° 38′ 39″ U (mapo)

Viroconium Cornoviorum (Britio)
Viroconium Cornoviorum (Britio)
DEC
Viroconium Cornoviorum
Viroconium Cornoviorum

Map
Viroconium Cornoviorum

Vikimedia Komunejo:  Viroconium Cornoviorum [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Viroconium Cornoviorum estis romia urbo ĉe Wroxeter, Shropshire, Anglio. Ĝi situis ĉirkaŭ ok kilometrojn sudoriente de Shrewsbury.

Ruinoj de Viroconium Cornoviorum

La urbo fondiĝis ĉirkaŭ 58 p.K. kiel legia fortikaĵo dum invado de Kimrio. La urbo rapide pligrandiĝis kaj en 130 enhavis pli ol 70 hektarojn, kun ĉirkaŭ 15 mil loĝantoj kaj forumo dediĉita al Hadriano. Verŝajne ĝi estis la kvara plej granda urbo de romia Britio.

Dum la 5-a jarcento, post la foriro de la romianoj, la urbo kadukiĝis. Tamen de 530 al 570 estis iom da restaŭro - eble instigate de episkopo, eble ĉar la urbo servis portempe kiel ĉefurbo de la kimra regno Powys. La rekonstruo estis en ligno, ne ŝtono. Dum la frua 7-a jarcento, verŝajne post kiam la anglosaksoj de Mercia forpelis la kimrojn, la urbo plue kadukiĝis. Ŝtonoj el la loko estis uzata de la anglosaksoj por la konstruo de la preĝejo de Wroxeter.

Plejparte la romiaj urboj de Britio restis urboj dum sekvaj epokoj. Ne certas kial tio ne okazis ĉe Viroconium Cornoviorum. Eble la anglosaksoj preferis la situon de Shrewsbury.

Multe de la romia urbo ankoraŭ kuŝas subtere, sed imponaj ruinoj videblas. Estas malgranda muzeo; iuj el la plej gravaj elfositaĵoj videblas en muzeo en Shewsbury.