Vistavision

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vistavision [angle, VIStaviĵn] estas variaĵo de la kutima kina filmformato 35mm far de Paramount Pictures dum la jardeko 1950. La filmo aranĝiĝas horizonte, kiel en senmova fotografio, je longo de 8 truoj (38 mm aŭ 1,5 coloj) po bildo anstataŭ la kutima vertikala formato. Tio farigas pli vastan bildproporcion de 1.67 kontraŭ la kutima 1.33, kaj pli klaran bildon pro la pli larĝa bildareo.

Tamen ĝi neniam fariĝis la normo, ĉar ĝi postulis novan aŭ modifitan ilaron ekde la kamero ĝis la projekciilo, kaj duoble de filmo. Finfine, Vistavision malgajnis la ĝeneralan merkaton je la malpli multekostaj anamorfaj filmformatoj kaj la pli kapabla filmo 70mm. Ekde 1977, la formato iome renaskiĝis kiel perilo por filmi specialajn efektojn, danke al la pli klara bildo kaj facila adaptebleco de kompaktaj fotokameroj al la formato.