Vladimír Jukl (pastro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vladimír JUKL (naskiĝinta la 19-an de aprilo 1925 en Bratislavo, mortinta la 1-an de majo 2012 samloke) estis slovaka teologo, romkatolika pastro kaj ano de la malpermesita kaŝeklezio dum la komunismo reĝimo. Kune kun Silvester Krčméry li estris tiun eklezion (kun papa beno).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jukl partprenis en 1944 la Slovakan nacian ribelon kontraŭ Wehrmacht. En 1947 li finstudis matematikon ĉe Universitato de Karolo en Prago. Kiel studento li anis ĉe grupo akademia sub la gvidado de patro Tomislav Kolakovič sub kies influo li organizis kun Krčméry katolikajn klerigajn kaj evangelizajn agadojn. En 1951 li arestitis pro tio kaj kondamnitis, post dek monatoj da priesplorado kun torturoj, je enkarceriĝo de 25 jaroj. Liberigo venis post 14 jaroj da izolita internigo jam en 1965; tuj poste, ŝokite pri la lamo de la katolika vivo kaj la pasiveco de multaj katolikoj, li denove kontaktis Silvester Krčméry fondonte en 1966 novan cirklon de la kaŝeklezio. En la 6.1.1971 li sekrete ordinitis sacerdoto kaj aktive pluformis strukturojn sekretajn ekleziajn en Slovakujo. Fino de la 1970-aj jaroj ili jam bone funkciis en la tuta lando. En la 1980-aj jaroj Jukl estis inter la moderigantoj de la movado pri laika apostolado. Li ankaŭ kunlaboris kun episkopo Ján Chryzostom Korec (kun kiu la kontaktoj pli maloftis en la 1990-aj jaroj pro ties malfermiteco je modernismo). En 1984 la gvidantaro de la kaŝeklezio aŭdacis elveni iel el la kaŝeco igante 10.000 junulojn ĉeesti pilgrimon en Šaštín-Stráže.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 2009 li ricevis en Polujo la kavalirkrucon de la ordono por meritoj. En 2013 en lia patrujo oni aljuĝis al li, postmorte, la Štúr-ordeno de unua klaso.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]