Vladimir Zvorikin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vladimir Kosma ZWORYKINVladimir Zvorikin (ruse Владимир Козьмич Зворыкин; naskiĝis la 30-an de julio 1889, en Murom, Rusio – mortis la 29-an de julio 1982, Princeton, New Jersey, Usono), estas rusdevena usona inventisto, elektra inĝeniero, patro de la moderna televidilo.

Li studis en la Teknika Universitato de Sankt-Peterburgo kaj en la Collegè de France de Parizo. Li soldatservis dum la Unua mondmilito ĉe la rusaj komunikistaj taĉmentoj.

Li elmigris en 1919 al Usono, kie li ricevis la ŝtatanecon en 1924. Li laboris ekde 1920 ĉe la entrepreno Westinghouse Electric Corporation en Pittsburgh. Li patentigis en 1923 la ikonoskopon (televida akcepta tubo), en 1924 la kineskopon (televida akceptilo). Sur tiuj du inventoj baziĝis la unua tute elektronika televida sistemo. (La pli malnovaj tipoj uzis rapide rotaciantan truitan diskon aŭ aliajn ilojn).

La gvidantoj de Westinghouse ne estis tre entuziasmigitaj dum la unua prezento de la televidilo de Zworykin, sed la sekva pli perfekta tipo atingis en 1929 plaĉon de Radio Corporation of America (RCA). Oni proponis al Zworykin gvidon de elektronikaj esploroj de RCA en Camden/New Jersey, poste en Princeton.

La televida sistemo de Zworykin donis la komencan puŝon por moderna televidilo. Lia kineskopo estas tubo de nuntempa bildotuba televidilo.

Li ellaboris ankaŭ sistemon de kolora televido, tion li patentigis en 1928. Li ankaŭ ellaboris primitivan fotoĉelon.

La infraruĝaj direktiloj de la dua mondmilito baziĝis je liaj inventoj.

Verkoj

  • Photocells and Their Applications (Fotoĉeloj kaj ties aplikoj; 1932),
  • Television (Televido; 1940, korektite 1954)
  • Electron Optics and the Electron Microscope (La elektronoptiko kaj la elektronmikroskopo; 1946)
  • Photoelectricity and Its Application (La fotoelektreco kaj ties apliko; 1949)
  • Television in Science and Industry (Televidilo en scienco kaj industrio; 1958).