Vlkovice (Fulnek)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vlkovice
Vlkovice
vilaĝo
Vlkovice
Oficiala nomo: Vlkovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Administra municipo Fulnek
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Moravio
Montaro Nízký Jeseník
Rivero Husí potok
Situo Vlkovice
 - alteco 334 m s. m.
 - koordinatoj 49° 43′ 19″ N 17° 50′ 47″ O / 49.72194 °N, 17.84639 °O / 49.72194; 17.84639 (mapo)
Loĝantaro 302 (2021)
Unua skribmencio 1374
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 742 45
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Vlkovice (Fulnek)
Retpaĝo: vlkovice
Portalo pri Ĉeĥio

Vlkovice estas vilaĝo, apartenanta administrative al la urbo Fulnek en Ĉeĥio etendiĝanta sur ambaŭ flankoj de moravia-silezia limo. Ĝi situas proksimume 3 km okcidente de Fulnek en valo de rojo Husí potok, kiu trafluas tra la vilaĝo kaj kreas preskaŭ la tutan limon inter du devene memstaraj municipoj, nome Moravské Vlkovice kaj Slezské Vlkovice, kunigitaj en la jaro 1949, kaj kreas samtempe historian landan limon de Moravio kaj Silezio. Vivas ĉi tie 302 loĝantoj (2021).

Vlkovice situas en katastra teritorio Moravské Vlkovice kaj Slezské Vlkovice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1374, kie Moravské Vlkovice estas indikata kiel Malé Vlkovice kaj Slezské Vlkovice kiel Velké Vlkovice. Moravské Vlkovice apartenis la tutan tempon de feŭdismo al senjorujo Fulnek, dume Slezské Vlkovice estis konsisto de senjorujo Odry.

En la jaroj 1357-1380 Moravské Vlkovice estis alparoĥigita al Fulnek kaj Slezské Vlkovice al Véska. Ambaŭ vilaĝoj havis komunan lernejon en la silezia flanko ekde la 18-a jarcento.

Dum okupado ambaŭ municipoj estis almembrigitaj al Germanio. Liberigitaj ili estis la 5-an de majo 1945.

La kunigo de Moravské kaj Slezské Vlkovice en municipon Vlkovice estis farita al la 20-a de decembro 1949.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869461
1880458
1890492
1900454
1910419
1921415
JaroLoĝantoj
1930437
1950261
1961361
1970353
1980367
1991367
JaroLoĝantoj
2001339
2011299
2021302

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]