Vodaboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vodabo-virinoj, Niĝero

La vodabojFulbe Bororo apartenas al la etna grupo de la fulboj. Ili estas unu el la lastaj triboj de Afriko, kiuj kiel bovopaŝtistoj en la Sahelzono konservis sian plennomadan vivmanieron. Plejparte la vodaboj vivas hodiaŭ en Niĝero, kie ili konsistigas du procentojn de la tuta loĝantaro.

En la fulba lingvo woɗa signifas" tabuo" kaj Woɗaaɓe signifas "popolo de la tabuo".

Iliaj kondutreguloj akcentas retenemon kaj modestecon (semteende), paciencon kaj animforton (munyal), zorgemon kaj antaŭrigardon (hakkilo), kaj lojalecon (amana).

La 45.000 anoj de la komunumo atribuas grandan gravecon al beleco kaj ĉarmo, kiuj estas la bazo de nekutima kaj unika svatritualo, la gerevolo, en kiu la viroj en tritaga danckonkurso konkuras por la titolo de la plej bela. La gerevolo estas ankaŭ dankfesto por la abunda herbokresko de la pluvsezono.

Gerevol-danco, Niĝero 1997

La kulturo de la vodaboj estas unu el la 186 kulturoj de la standard cross-cultural sample (normdona kulturkompara samplo) uzata de la antropologoj por kompari kulturajn trajtojn.

Filmoj / Dokumentaĵoj

Eksteraj ligiloj