Volta-niĝera lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volta-niĝera lingvaro
Parolata en okcidenta Afriko, de okcidenta Ganao ĝis centra Niĝerio
Klasifiko
Lingvistika
klasifiko
Niĝerkonga lingvaro
 Atlantika-konga lingvaro
  Voltakonga lingvaro
vdr

La volta-niĝera lingvaro, voltae niĝera lingvarookcidentbenuekonga lingvaro estas unu el pluraj branĉoj de la niĝerkonga lingvaro, kaj havas proksimume 50 milionojn da parolantoj. Inter ili estas la plej gravaj lingvoj de suda Niĝerio, Benino, Togolando kaj sudokcidenta Ganao: la joruba, igba, edoa, fonua kaj evea.

Tiuj lingvoj ofte kategoriiĝis en la kvaa lingvaro aŭ la benuekonga lingvaro, sed la lingvistoj Kay Williamson kaj Roger Blench (2000) disigis ilin de ambaŭ. La limoj inter la variaj branĉoj de la volta-niĝera lingvaro sufiĉe malprecizas, kio indikas ke pli temas pri diversiĝo de dialektaro ol pri klara, ekzakte apartigita, lingvofamilio.