Vortgrupaj gramatikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

vortgrupaj gramatikoj prezentas apartan modelon de sintakso. en lingvoscienca ĵargono oni nomas ilin ankaŭ sintagmaj gramatikoj.

historio[redakti | redakti fonton]

vortgrupaj gramatikoj estas la tipa klasika modelo de la generisma skolo de lingvoscienco. iliajn principojn prezentis Noam Chomsky en la 1950aj kaj 1960aj jaroj. en tiu skolo ili ĝenerale estas ankaŭ transformaj gramatikoj.

principoj[redakti | redakti fonton]

kontraste al la dependogramatikoj vortgrupaj gramatikoj ne uzas gramatikajn rolojn, kiaj subjekto, objekto, epiteto kaj similaj. por vortoj ili uzas vortklasojn, ekzemple o-vortoj, a-vortoj kaj tiel plu. por vortgrupoj ili uzas aliajn klasojn, ekzemple o-grupo, verbgrupo, kaj tiel plu.

tradicie vortgrupaj gramatikoj rigardas la subjekton kiel memstaran nomgrupon, dum aliaj komplementoj de la verbo estas subpartoj de la verbgrupo.

sintezo[redakti | redakti fonton]

unu gramatiko prezentas unu eblan modelon de iu lingvo. ĝi konsistas el reguloj. en sintezo (alivorte generado, farado) de frazoj, la reguloj transskribas grupsimbolojn kiel pli elementajn grupsimbolojn, kiel vortklasojn, kaj fine kiel vortojn. ekzemple:

frazo -> nomgrupo verbgrupo
nomgrupo -> artikolo a-vorto o-vorto
verbgrupo -> verbo
artikolo -> la
a-vorto -> nigra
o-vorto -> kato
verbo -> oscedas

ĉi tiu gramatiko generas nur la frazon la nigra kato oscedas.

se oni aldonos al ĝi la regulon:

nomgrupo -> a-vorto o-vorto

tiam ĝi generos ankaŭ la frazon nigra kato oscedas.

analizo[redakti | redakti fonton]

en analizo de frazoj, la reguloj renversiĝas kaj el la sinsekvo de vortoj hierarkie rekonstruas pli kaj pli grandajn grupojn.

la rezulto de analizo estas prezentebla per tielnomata grafika arbo, aŭ ekzemple per krampoj:

frazo (
  nomgrupo (
    artikolo: la,
    a-vorto: nigra,
    o-vorto: kato
  )
  verbgrupo (
    verbo: oscedas
  )
)

se la reguloj ne sukcesas finkonstrui frazon, la frazo estas ekstergramatika. se la reguloj sukcesas finkonstrui la saman frazon laŭ du aŭ pluraj grupigoj, la frazo estas sintakse (kaj eventuale sence) ambigua, alivorte ĝi havas plurajn eblajn interpretojn.

evoluo[redakti | redakti fonton]

la vortgrupaj gramatikoj havas matematike simplan bazon. ili ŝpare kaj efike priskribas multon de izola lingvo, en kiu nevariaj vortoj kunmetiĝas en frazojn laŭ norma ordo. por aliaj lingvoj kaj apartaj fenomenoj, oni tamen devis ilin kompletigi per diversaj rimedoj, ĉar ili ofte estas tro potencaj farante aŭ akceptante ankaŭ frazojn malĝustajn.