Vranové

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vranové
municipo
Vranové (ĉi tie Vranové 2.díl)
Oficiala nomo: Vranové
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Jablonec nad Nisou
Administra municipo Malá Skála
Historia regiono Bohemio
Montaro Ješ.-kozák. montodorso
Parto(j) Vranové 1.díl, Vranové 2.díl
Rivero Jizera
Situo Vranové
 - koordinatoj 50° 38′ 19″ N 15° 11′ 22″ O / 50.63861 °N, 15.18944 °O / 50.63861; 15.18944 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Ĉeĥio

Vranové estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Malá Skála, troviĝanta sude de la propra Malá Skála. Sur maldekstra bordo de rivero Jizera apartigas municipon Malá Skála kaj Vranové roka kresto kun rokburgo Vranov-Pantheon. Statistike kaj administre Vranové estas dividita en du lokajn partojn, Vranové 1.díl sur la maldekstra (orienta) bordo de Jizera, tra kie kondukas fervojlinio Pardubice–Jaroměř–Liberec, kaj Vranové 2.díl sur la dekstra (okcidenta) bordo, tra kie kondukas ŝoseo I/10. Per simila maniero (sed male) estas dividita en partojn ankaŭ proksima municipo Líšný.

Vranové 1.díl situas en katastra teritorio Vranové I kun areo 1,08 km2. Vranové 2.díl situas en katastra teritorio Vranové II kun areo1,77 km2. En la katastra teritorio Vranové II situas ankaŭ Křížky kaj Záborčí.