Vringilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruton lavmaŝino kun vringilo

Vringilo estas uzata por elpremi akvon el lavitaĵo kaj konsistas el du reciproke proksimaj, kaŭcukaj rulaĵoj. Inter la du rulaĵoj, de kiu oni povas alĝustigi la spacon inter ili, oni trarulas la lavitaĵon, pro kio la akvo estas elpremata. Post la alveno de la centrifugilo la vringilo malaperis preskaŭ tute.

La vringilo en kombinaĵo kun tino estis en 1843 patentita de John E. Turnbull el Saint John, New Brunswick kun la indiko "Clothes Washer With Wringer Rolls." (vestlavilo kun vringrulaĵoj).[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mario Theriault, Great Maritme Inventions 1833-1950, Goose Lane, 2001, p. 28

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]