Wanda Díaz-Merced

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wanda Díaz-Merced
Persona informo
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de GlasgovoUniversitato de Porto-Riko vd
Profesio
Okupo astrofizikisto • preleganto vd
Laborkampo astronomio vd
Verkado
Verkoj AstroSense vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wanda Díaz-Merced estas portorika astronomo, pli konata pro la uzo de sonigado por konverti arojn de grandaj datumoj al aŭdebla sono. Ŝi laboris pri tiu tekniko post perdi sian vidkapablon kiam ŝi estis studento en la Universitato de Porto-Riko.

Ŝi ricevis sian doktoriĝon en la Universitato de Glasgovo en 2013, kaj estis postdoktora stipendiulo en la Sudafrika Astronomia Observatorio en Kaburbo.

Ŝi laboras en la Oficejo de Astronomio por la Disvolviĝo (OAD) de la sudafrika observatorio. Ŝi direktis la projekton OAD AstroSense ekde aprilo 2014.

En 2016, ŝi prelegis ce la organizaĵo TED en Vancouver, Kanado.

Ŝi nun laboras en la Eŭropa Gravita Observatorio en Pizo, Italio.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]