War Refugee Board

El Vikipedio, la libera enciklopedio

War Refugee Board estis helpa organizo, establita fare de usona prezidento Franklin D. Roosevelt en januaro de 1944. Ĝi estis usona ekzekutiva agenturo por helpi civilajn viktimojn de la nazia reĝimo kaj de la aliaj aksaj potencoj. la organizo agadis en Turkio, Svislando, Svedio, Portugalio, Grand-Britio, Italio kaj norda Afriko. La direktoro de la asocio estis John W. Pehle.

Ĝi estis kreita je peto de Henry Morgenthau (juna) kaj helpis eskapi por pli ol 200.000 judoj el la nazi-okupitaj landoj.