We Day

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de "We Day" en 2016

We Day (esperantigebla kiel "Ni-Tago") estas ĉiujara mondskala (tamen ĉefe en anglalingvaj landoj) festotago, kiu instigas la junularon agi por ŝanĝi la mondon. Ĝi komenciĝis en 2007 en Kanado. Ĝi kunigas prelegistojn kaj muzikistojn kun inspiraj kaj instigaj mesaĝoj antaŭ miloj da junuloj en arenoj kaj haloj, kaj spektantaj per televido. La partoprenantoj ĵuras ke ili faros ion konkretan dum la venonta jaro por plibonigi la mondon. La movado de tiu ĉi tago (kiu okazas je diversaj datoj en diversaj urboj kaj jaroj) kreskis el la kanada karitata organizaĵo Free the Children.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Bazita sur la angla Vikipedio.