Werner Breitung

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Werner Breitung (naskiĝis la  12-an de junio 1963(nun 1963-06-12), do nun 60-jara) estas germana esperantisto kaj instruisto. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, li aktivis en Germana Esperanto-Junularo i.a. kiel kunorganizanto de multaj Internaciaj Seminarioj, kaj krome aktivis en la Esperanto-movado de sia hejmurbo Berlino. Dum sia studado de matematiko kaj geografio en la Libera Universitato de Berlino, li ofte akcentis ke kontraste al tre multaj aliaj berlinaj studentoj, kiuj venis al la metropolo el malproksimaj urbetoj kaj vilaĝoj de tuta Germanio kaj la ĉirkaŭaj landoj, li estis inter la malmultaj denaskaj berlinanoj kiuj malgraŭ internacia hobio kaj granda principa intereso pri fremdaj landoj malofte forlasis la urbon. Kontraste al tio, li post la studofino multajn jarojn laboris kiel instruisto en Honkongo, kaj tiam signife kontribuis al la tiea Esperanto-movado.