West Midlands Metro
Aspekto
West Midlands Metro | |
---|---|
Tramo ĉe finhaltejo Edgbaston Village | |
rapidtramo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Birmingham, Sandwell, Wolverhampton Anglio |
Transportsistema speco | tramo, malpeza trajno |
Komenco de trafiko | 30-a de majo 1999 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 23 km |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de veturiloj | 29 CAF Urbos 3 |
Nombro de stacioj | 33 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | Transport for West Midlands |
Transportisto | Midland Metro Limited |
West Midlands Metro (angle West Midlands Metro) estas sistemo de malpeza trajno/tramo en la distrikto West Midlands, Anglio. La reto havas 33 haltejojn kun totalo de 23 km da trako; ĝi nuntempe konsistas el ununura itinero, Linio 1, kiu funkcias inter la urboj Birmingham kaj Wolverhampton tra la urboj Bilston, West Bromwich kaj Wednesbury, sur miksaĵo de iamaj fervojaj linioj kaj urba surstrata veturado. La sistemo estas posedata fare de la publika instanco "Transport for West Midlands", kaj funkciigata fare de "Midland Metro Limited", firmao tute posedata de "West Midlands Combined Authority".