West Seattle (Seatla kvartalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
West Seattle
kvartalo • civil township
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 47° 34′ N, 122° 23′ U (mapo)47.561111111111-122.38666666667Koordinatoj: 47° 34′ N, 122° 23′ U (mapo) [+]
Situo de la kvartalo en la urbo
Situo de la kvartalo en la urbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo West Seattle, Seattle, Washington [+]
vdr

West Seattle (laŭvorte Okcidenta Seatlo) estas la parto de la urbo Seatlo kies stratoj portas la etikedon "SW" (t.e. "Sudokcidenta"). Ĝi ofte estas priskribita kiel "kvartalo", sed ĝi estas fakte kvazaŭ superkvartalo, enhavante plurajn aliajn kvartalojn, Alki, Arbor Heights, Delridge, Highland Park, High Point, North Delridge, Pigeon Point, Riverview, Roxhill, South Delridge, Fairmount Park, Fauntleroy, Gatewood, Genesee, North Admiral, Seaview, kaj Westwood.

La kvartalo Alki en West Seattle estis la loko, kie la setlontoj sub estrado de Arthur Denny unue ekloĝis en la regiono, kiu fariĝis Seatlo. Ili nomis sian novan urbon "New York Alki", t.e. "onta Novjorko". Tamen, ili loĝis tie nur mallonge, kaj baldaŭ transloĝiĝis al la orienta bordo de Golfo Elliott, al la nuna kvartalo Pioneer Square. West Seattle municipe organiziĝis en 1902 kiel aparta urbo, sed en 1907 ĝin ensorbis Seatlo mem.