West Side Story (filmo)
Aspekto
Okcidentflanka Rakonto | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | West Side Story |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla & hispana lingvo |
Kina aperdato | 16-a de oktobro 1961 |
Daŭro | 152 minutoj |
Ĝenro | Muzika/dancada dramo |
Kameraado | Daniel L. Fapp |
Buĝeto | Usona $6,000,000 |
Reĝisoro(j) | Jerome Robbins Robert Wise |
Produktisto(j) | Robert Wise |
Scenaro | Jerome Robbins Ernest Lehman |
Laŭ la verko de | Arthur Laurents (dramo) |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Nov-Jorko |
Muziko de | Leonard Bernstein (muziko) Stephen Sondheim (liriko) |
Rolantoj | Natalie Wood • Richard Beymer • Russ Tamblyn • Rita Moreno • George Chakiris • Simon Oakland • Jose De Vega • Ned Glass • Eliot Feld |
Produktinta firmao | United Artists The Mirisch Company |
Distribuo | United Artists |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio, Kolora • Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Kostuma Dezajno, Kolora • Akademia Premio por la Plej Bona Arta Direktado, Kolora • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Muziko en Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Sonmiksado • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
West Side Story ("Okcidentflanka Rakonto") estas muzika kaj dancada drama filmo el la jaro 1961, bazita je dramo de Broadway kun la sama nomo. Ĝi ankaŭ estas libere bazita je Romeo kaj Julieto de William Shakespeare. La muziko de Leonard Bernstein (komponado) kaj Stephen Sondheim (liriko) rapide iĝis klasikaĵo de popmuziko. La filmo estis reĝisorita de Jerome Robbins kaj Robert Wise, kaj gajnis 10 Akademiajn Premiojn. La filmo estis elektita de la Usona Kongresa Biblioteko kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.
Aperas en la filmo gesteluloj Natalie Wood, Richard Beymer, Russ Tamblyn, Rita Moreno, George Chakiris kaj multaj aliaj.
Gajnitaj Akademiaj Premioj
[redakti | redakti fonton]- Akademia Premio por plej bona filmo - Robert Wise, produktisto
- Akademia Premio por plej bona subtena aktoro - George Chakiris
- Akademia Premio por plej bona subtena aktorino - Rita Moreno
- Akademia Premio por plej bona arta direktado - Victor A. Gangelin kaj Boris Leven
- Akademia Premio por plej bona cinematografo (kolora) - Daniel L. Fapp
- Akademia Premio por plej bona kostumado (kolora) - Irene Sharaff
- Akademia Premio por plej bona reĝisoro - Jerome Robbins kaj Robert Wise
- Akademia Premio por plej bona redaktado - Thomas Stanford
- Akademia Premio por plej bona muziko - Saul Chaplin, Johnny Green, Irwin Kostal, kaj Sid Ramin
- Akademia Premio por plej bona sono - Fred Hynes kaj Gordon Sawyer