Westminster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La katedralo de Westminster

Westminster (elparolu: ŭestmínsta, pli precize [wɛstˈmɪnstə]) estas kvartalo de centra Londono, Britio, kaj la "City of Westminster" (civito Westminster) estas unu el la 32 distriktoj de Granda Londono. Tie troviĝas interalie la palaco Westminster, kiu entenas la Parlamenton de la Unuiĝinta Reĝlando. Westminster situas sudokcidente de la kvartalo City, kaj 0,8 kilometron sudokcidente de Charing Cross.

Historie, la nomo "Westminster" estis precipe uzita por difini la areon ĉirkaŭ la abatejo Westminster, kiu restis la sidejo de la angla registaro dum mil jaroj. La nomo signifas "okcidenta ĉefpreĝejo".

Vidu ankaŭ