Widen-preĝejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La preĝeja ruino

La ruino de la protestantisma Widen-preĝejo (germane: Widenkirche) troviĝas en la urbo Weida en Germanio estante unu el la plej gravaj vidindaĵoj urbaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Widen-preĝejo evoluis el kapelo estinte la paroĥuja kirko de la malnova parto de Weida sub la patroneco de la Virgulino. Ekde 1193 posedis la tuton monakejo Mildenfurth. En dokumento de papo Gregorio la 9-a menciitis la preĝejo en la jaro 1230-a. Tie temis pri malkonstruo de antaŭromanikaĵo kaj novkonstruo de romanikstila ejo. En 1350 fariĝis novkonstruo laŭ gotika modo.

En la jaro 1504 detruis fajrego la preĝejon post kio fariĝis provizora rekonstruo. Fakte la ejo uzitgis ĝis 1527 liturgie, sed jam en la jaro 1554 la preĝejo taksitis kadukega. Post Reformacio tiu ĉi kirko ne plu bezonitis ĉar paroĥuja kirko intertempe iĝis la eksa franciskana. Tamen konserviĝis ĉiam - ĝis hodiaŭ - la sonorilaro. Incendio de 1633 helpis plie malkonstrui ĝin kiel ankaŭ tertremo de la 17.3.1789. En 1811 la ĝemelturo forigitis kaj en 1902 la sakristio remalkovritis. En 1934 la lasta fresko el la t.n. Mario-ciklo translokitis fare de italaj specialistoj en la paroĥujan Mario-kirkon. En 1958 la fenestroj sakristiaj savitis kaj la kampanilo ricevis novan tegmenton. Unu jaron poste la preĝejo eksa iĝis memorloko por viktimoj militaj. Por la historia sonorilaro faritis en 1990 aparta instalaĵo kaj la turo kiel ankaŭ la fenestroj denove restaŭritis. En somero 2002 startis la okazigo de ekleziaj kaj artistaj spektakloj surloke.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.77063312.061666