Will and Grace
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Will and Grace | |
---|---|
Originala titolo | Will & Grace |
Originala lingvo | angla lingvo |
Ĝenro | American television sitcom, LGBTI+ related TV series |
Reĝisoro(j) | James Burrows |
Muziko de | Jonathan Wolff |
Ĉefrolantoj | Eric McCormack · Debra Messing · Megan Mullally · Sean Hayes · Shelley Morrison · Gary Grubbs · Michael Angarano |
Produkto | Universal Television |
IMDb | |
Will & Grace estas situacia komedio kreita de Max Mutchnick kaj David Kohan. La serio estis elsendita de NBC ekde la 21-a de septembro 1998 ĝis la 18-a de majo 2006, dum entute ok sezonoj, kaj revenis por naŭa sezono la 28-an de septembro 2017. Dum ĝia elsendo Will & Grace estis unu el la plej sukcesaj televidserioj kun geja ĉefrolulo.
La serio estis la unua televidspektaklo en Usono, elsendita kiam multaj homoj pektas televidon, kiu havis ĉefe malferme gejajn rolulojn, daŭrigante la elstaran ĉeeston de GLAT-karakteroj en usona malfermita televido kiun Ellen komencis. Oni ankaŭ asertis, ke ĝi malfermis la pordon al aliaj gejrilataj televidserioj kaj programoj, kiel Queer as Folk, Queer Eye kaj Boy Meets Boy.