Wycliffe Hall

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wycliffe Hall estas anglikana teologia kolegio (t.e. fakultato) kiu apartenas al la Universitato de Oksfordo.

Ĝi fondiĝis en 1877 por eduki pastrojn ktp. kaj havas evangelian etoson. En 1996 ĝi aliĝis al la Universitato de Oksfordo, por ke studentoj rajtus diplomiĝi. Ĝi akceptas kaj anglikanojn kaj ne-anglikanojn.

En 2007 estiĝis granda disputo pri Wycliffe Hall, kun asertoj ke la estro de la kolegio, Doktoro Turnbull, tiranis kaj klopodis ŝanĝi la etoson de la kolegio al pli konservativa interpreto de evangeliismo. Pluraj anoj de la stabo forlasis siajn postenojn kaj multaj artikoloj aperis en ĵurnaloj kaj anglaj kristanaj gazetoj.

La kolegio nomiĝas laŭ la angla pra-potestanto John Wycliffe