Yenişarbademli
Etoso
Yenişarbademli | ||
distrikto de Turkio • urbeto | ||
---|---|---|
Regiono | Mediteranea regiono | |
Provinco | Provinco Isparta | |
Geografia situo | 37° 42′ N, 31° 23′ O (mapo)37.70722222222231.387777777778Koordinatoj: 37° 42′ N, 31° 23′ O (mapo) | |
Poŝtkodo | 33x xx | |
Aŭtokodo | 33 | |
Retpaĝaro | www.yenisarbademli.bel.tr | |
Retpaĝaro de estraro | www.yenisarbademli.gov.tr | |
Yenişarbademli estas urbo kaj distrikto en provinco Isparta en Turkio (la distrikto Yenişarbademli nur konsistas el la centra urbo kaj aldone unu vilaĝo, nomata Gölkonak).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/c/c2/MuammerUluturkPinargozuCaveYenisarbademliTurkey.jpg/250px-MuammerUluturkPinargozuCaveYenisarbademliTurkey.jpg)
arbaro de la montaro Taŭruso kun pinoj proksime de kavo Pınargözü en Yenişarbademli
Yenişarbademli situas kvin kilometrojn okcidente de la lago Beyşehir. La restaĵoj de palaco Kubadabad el la 13-a jarcento, starigita en la epoko de la ruma sultanlando ĉe la laga bordo situas proksime de la urbo, kvankam ili administre apartenas al la najbara urbo Beyşehir.