Yerupajá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Yerupaja)
Yerupajá
monto
supermara alteco

6 635 m

Geografia situo 10° 16′ S, 76° 54′ U (mapo)-10.268889-76.905278Koordinatoj: 10° 16′ S, 76° 54′ U (mapo) f4
Yerupajá (Peruo)
Yerupajá (Peruo)
DEC
Yerupajá
Yerupajá
Situo de Yerupajá
Map
Yerupajá
vdr
Orienta Flanko, Yerupajá, Majo 2006.

Yerupajá [ĝerupaĤA] estas monto de la montaro Huayhuash en okcidentcentra Peruo, Departemento Ankaŝo, kiel parto de Andoj. Ĉirkaŭ 6 635 m alta (laŭ aliaj fontoj: 6 617 m) ĝi estas la dua plej alta monto en Peruo kaj la plej alta en la montaro Huayhuash. La pinto estas la plej alta pinto en la Amazonrivera akvobaseno, kaj estis unuafoje atingita en 1950 fare de Jim Maxwell kaj Dave Harrah, kaj ties norda pinto (Yerupajá Norte) en 1968 fare de Roger Bates kaj Graeme Dingle.

Multaj vizitantoj konsideras Yerupajá kiel la plej spektakla montopinto en Sudameriko.

Estis nur malmultaj ascendoklopodoj al la pinto ĉar ĝi estas unu el la plej akre grimpeblaj andaj altaj montopintoj. La plej populara vojo estas la suda flanko. La alproksimiĝo estas normale farata el Huaraz suden tra Chiquián kaj Jahuacocha.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]