Young-plano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Young-plano anstataŭigis ekde 1930 – ĉar oni jam antaŭvidis fine de 1928, ke Germanio ne povos plenumi la reparaciajn devojn - la Dawes-planon, kaj celis ebligi pli mildajn reparaciajn devojn surbaze de la Traktato de Versailles.

La faksperta komisiono kunvenis komence de 1929 sub prezideco de Owen D. Young. La komisiono ekzamenis – je peto de Germanio – la neplenumeblajn kondiĉojn de la Dawes-plano. Dum la traktado SCHLACHT – prezidanto de la germana regna Banko – postulis la malpliigojn de la reparaciaj devoj, dume Britio kaj Francio – kiuj volis el tio repagi la usonajn pruntojn - volis tiujn grandigi. La decida regno estis Usono, kiu volis restarigon de la germana ekonomio kaj atentis la interesojn de la usonaj kapitalistoj, tiel Usono prezentis siajn planojn meze de 1929, kiujn la aliaj landaj reprezentantoj akceptis.

Kondiĉoj[redakti | redakti fonton]

La germana regno devis pagi dum la unuaj 37 jaroj komence 1,7 miliardojn da ormarkoj, kaj la sumo altiĝos je 2,1 md. Post tiu tempo, Germanio devintus pagi dum pliaj 22 jaroj 1,65 md da ormarkoj. La pagoj devintus daŭri dum 59 jaroj (tio estas ĝis jaro 1988) kaj devintus repagi entute 112 md da ormarkoj. Germanio devis pagi ĉiujare minimume 600 milionojn da ormarko en devizo, la resta sumo devis esti prokrastite repagita.

Ĉar la repagoj okazis en fremda valuto, oni fondis la Bankon de la Internacia Ŝuldopago en Basel, kiu fakte financis la germanan malpezan industrion.

Oni decidis en la Young-plano pri la antaŭtempa forlaso de Rheinland ĝis 30-a de junio 1930 (kiel 5 jarojn pli frue interkonsentite en Traktato de Versailles) kaj pri finigo de la suverenecaj limigoj de Regna Banko kaj Germana Regna Fervojo.

Laŭ propono de usona prezidento Herbert C. Hoover dum la mondekonomia krizego, oni decidis pri ĝenerala repaga moratorio (Hoover-moratorio) kaj la Young-plano estis nuligita en Konferenco de Lausanne en julio de 1932.