Yvonne Thooris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yvonne Thooris


Yvonne THOORIS (naskiĝis en 1889 - mortis la 21-an de septembro 1978 en Oostkamp, apud Bruĝo, Belgio) estis belga esperantistino.

Ŝi aliĝis al la Bruĝa Grupo Esperantista en 1906 kaj estis ties prezidanto ekde la fino de la unua mondmilito ĝis la jaro 1946, poste honora prezidanto. Inter la du mondmilitoj ŝi estis ankaŭ vicprezidanto de la Reĝa Belga Ligo Esperantista.

Nekrologo aperis en Esperanto Panorama, januaro-februaro 1979, p. 3.