Zajsan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zaysan
lago
Ĉefaj fontoj Kara-Irtiŝo (Nigra Irtiŝo), Kendyrlyk
Ĉefaj elfluoj Rivero Irtiŝo (Blanka Irtiŝo)
Landoj de la baseno Kazaĥio
Datenoj
Koordinatoj 48° 00′ N 84° 00′ O / 48.000 °N, 84.000 °O / 48.000; 84.000 (mapo)Koordinatoj: 48° 00′ N 84° 00′ O / 48.000 °N, 84.000 °O / 48.000; 84.000 (mapo)
Koordinatoj 48° 0′ 0″ N, 84° 0′ 0″ O (mapo)4884Koordinatoj: 48° 0′ 0″ N, 84° 0′ 0″ O (mapo)
Zaysan (Tero)
Zaysan (Tero)
DEC
Zaysan
Zaysan
i1
Map
Zaysan
Supermara alteco f1420 m
Surfaca areo 1810 km² (700 mi²)dep1f5
Maksimuma longo 105 kmdep1f6
Maksimuma larĝo 48 kmdep1f7
Maksimuma profundo 15 mf10
vdr

Zajsan (ruse: озеро Зайсан) estas purakva lago, kun areo 1810 km² (700 mi²) en orienta Kazaĥio en kaldrono inter la Altajo kaj montoj Tarbagataj.

La lago kuŝas je la alto 420 m, estas 105 km longa kaj 22...48 km larĝa, kun la maksimuma profundo 15 m. Ĝiaj gravaj alfluantoj estas la Kara-Irtiŝo (Nigra Irtiŝo) kaj Kendyrlyk de la oriento, ĝia sola elfluejo estas rivero Irtiŝo (aŭ Blanka Irtiŝo).

Ĝi abundas en fiŝo. La lago estas ĝenerale frosta ekde komenco de novembro ĝis fino de aprilo. Ekde la konstruado de akvobaraĵo Bukhtarma la akvonivelo de la lago plialtiĝis je 6 metroj (20 ft) pli supre ol ĝia natura nivelo.