Zakinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de Zakinto en Grekio

Zakinto (greke Ζάκυνθος, itale Zante, dum la antikva tempo Ὕρια - Hýria) estas insulo en la okcidento de Grekio. Ĝi kovras areon de 410 nbsp;km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 38.000 enloĝantojn. Temas pri la plej suda kaj post Korfuo kaj Kefalonio tria plej granda insulo el la ioniaj insuloj. Kune kun la neloĝata insularo Strofades Zakinto krome estas unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Tiu provinco estas parto de la administra regiono ("periferio") Ioniaj Insuloj. Ĉefa loĝloko de la insulo estas la samnoma urbo Zakinto, kiu de la lokuloj tamen plej ofte nomatas "Ĥora" kaj kiu havas proksimume 13.000 enloĝantojn.

la haveno de la urbo Zakinto

Dum multaj jarcentoj la insulo estis regata de la historia Respubliko Venecio, kiu nomis la insulon "Fior di Levante" ("Floro de Levanto"). Nuntempe la insulo post Korfuo estas la dua plej frekventata turisma feriocelo de la ioniaj insuloj.

Eksteraj ligiloj

greke zakynthos.gr oficialaj paĝoj de la insulo respektive provinco greke reta portalo pri Zakinto

Koordinatoj: 37° 50' norde, 20° 45' oriente