Zelenogorsk (urbo en Sankt-Peterburgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Ripozloka distrikto, en kiu troviĝas Zelenogorsk, havas en tiu ĉi mapo numeron 9

Zelenogorsk (ruse Зеленогорск, ĝis 1947 Терийоки; finne Terijoki) estas urbo en federacia subjekto Sankt-Peterburgo de Rusio. Sankt-Peterburgo estas administracia unuo, kiun konsistigas 20 distriktoj, en kiuj troviĝas kelkaj urbetoj kaj vilaĝoj krom la urbego Sankt-Peterburgo mem.

Zelenogorsk estas populara ripozloko. Ĝin ĉirkaŭas sanatorioj, infanaj ripozejoj, hoteloj ks.

En 2001 en ripozejo ĉe Zelenogorsk okazis unuigita Esperanto-aranĝo REK+EoLA. Antaŭe, en 1995, en la sama ripozejo okazis IJK, la unua en Rusio.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 40281509.

Historio

La urbo estis fondita en komenco de la 18-a jarcento. Ekde 1721 ĝi apartenis al Rusio (en konsisto de Finnlanda aŭtonomio), post disfalo de la imperio ĝi troviĝis en sendependa Finnlando, sed, rezulte de la milito inter Sovetunio kaj Finnlando, en 1940 la urbo Terijoki estis transdonita al Sovetunio kune kun kelkaj aliaj teritorioj. Dum la milito en la urbo rezidis por-sovetia politikisto Otto Wille Kuusinen, kiu estris la "demokratian registaron de Finnlando", nome de kiu Sovetunio militis kontraŭ la "burĝa registaro" de Finnlando.

Ĝi havas statuson de urbo ekde la jaro 1946. En 1947 la urbo ricevis nomon Zelenogorsk (signifas "urbo de verdaj montoj").

En 1939 finnlanda komunumo Terijoki havis 7 900 loĝantojn.

En jaro 1959 la urbo havis 12,5 mil loĝantojn. En jaro 2002 la urbo havis 12,1 mil loĝantojn.

Eksteraj ligiloj

greke Terijoki.ru: novaĵoj de Zelenogorsk ĝis Sestroreck (ruse)