Zhongxiang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Zhongxiang (Ĝongŝjang) estas ordinara urbeto, tamen ĝi havas historion de pli ol 4 000 jaroj, situante meze de Hubei-provinco. En la urbeto elteriĝis nigra terpoto de neolitiko, tio montras, ke jam antaŭ 5 000 jaroj homoj ekloĝis tie.

La lokanoj ofte rakontis pri Orkidea Podio. Antaŭ 4 000 jaroj, inundo atakis la lokon, Granda Yu (Ju) gvidis dragon de la riveroj, foson de kanaloj kaj konstruon de alta podío en la orienta, okcidenta kaj meza partoj de la loko. Post la inundo, oni plantis orkideojn sur la podio, do naskigis la nomo "Orkidea Podio" kaj la urbeto iom post íom formigis Cirkaŭ la podío. Fama poeto en frua periodo de Cina literaturo Qu Yuan (Ĉju Jŭan) kaj lia disĉiplo Song Yu siatempe logis tie. Antall 2 000 jaroj en la Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) la loko funkciis kiel ĉefurbo de la regno Chu. Kiel altranga oficisto, Qu Yuan ofte diskutis pri ŝtataj aferoj kun la regnestro sur la podio. Dekadencaj aristokratoj insidis kontraŭ Qu Yuan, kaj tiu poste ekziliĝis por longa tempo. Li maltrankviliĝis pri sia patrolando kaj per poemoj admonis la regnestron, ke li ne konfidu kalumniojn kaj reformu politikon por potencigi la landon. En siaj poemoj Qu Yuan komparis sin kun orkideo kaj ĵuris neniam kunlabori kun la insidemaj flatemuloj. Fakte la dekadenca Chu-regno estis fine pereigita de potenca Qin-regno. Qu Yuan ne povis elteni sian malĝojon kaj indignon, kaj sin dronigis en rivero je la 5-a de la kvina monato laŭ la tina luna kalendaro. Memore al li, oni plenigis bambutubojn per glueca rizo kaj verkis la rizon en la riveron. Poste oni envolvis gluecan rizon en bambuaj folioj kaj pakis ĝin per koloraj fadenoj. Tio jam fariĝis ĉina tradicio en la 5-a de la kvina monato. Qu Yuan verkis poemojn en dialekto de Chu-regno kaj kreis "Chuci-stilon". Ankaŭ lia disCiplo Song Yu verkis en tia stilo en palacoj sur la Orkidea Podio. En liaj verkoj legigas: "Turisto kantis sur la Orkidea Podio. Kiam li kantis popularan kanton 'Kanto de la Kamparanoj', miloj da homoj sekvis. Kiam li kantis la elegantan 'Printempa Neĝo', nur kelkdek sekvis. Ja ju pli elegantas la kanto, des pli malmultas la sekvantoj." Poste "Kanto de la Kamparanoj" kaj "Printempa Nego" fariĝis sinonimoj de "populara arto" kaj "eleganta arto" respektive. Kiam oni parolas pri "Kanto eleganta, sekvantaro malmulta", ĝi signifas ke elito havas malmultajn komprenantojn. Malgraŭ tio "Printempa Nego" iuj komprenas. Artistoj de Chu-regno adaptis ĝin al kanto kaj danco kaj danke al tio ĝi herediĝis.

Zhonĝiang estis hejmloko de imperiestro Jiajing (1521-1565 sur trono) de Ming-dinastio. Ja estis ĝuste tiu suvereno, kiu eknomis la urbeton "Zhonĝiang" kun la signifo "Feliĉo kolektiĝas". Jiajing imperiestriĝis en la aĝo de 15 jaroj. Historiistoj opinias, ke en lia 45-jara regado la ĉina "ekonomio tre aktivis, agrikulturo, tekstila kaj metia industrio progresis." Li estis rigardata kiel "Reprosperiga Suvereno". Rakontoj diras, ke por prosperigi agrikulturon kaj tekstiladon, li persone laboris en kamparo, kaj lia edzino kulturis silkraŭpojn. Li alte taksis komercon kaj edukadon, kelkdekfoje li ordonis asigni monon por konstrui lernejojn kaj ordonis revizii kaj presi la faman romanon "Tri Regnoj".

La urbeto Zhonĝiang similas al historia muzeo, kie troviĝas ruino de Orkidea Podio konstruita antaŭ miloj da jaroj, pavilono de Song Yu, domego de artistino, palacoj de Ming-dinastio kaj maŭzoleo konstruigita de Jiajing por siaj gepatroj. Ĉiuj tiuj kunestas kun la popolaj logdomoj kaj montras antikvecon de la urbeto. Oni vidas la antikvecon ankaŭ ĉe la centjaruloj. La urbeto iam guis la nomon "loko de longvivuloj". Nun tie vivas multaj centjaruloj. Por koni la sekreton de ilia longviveco, oni ja devas persone viziti Zhonĝiang.