Zinovjev-letero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La "Zinovjev-letero" estis falsigaĵo de la brita sekretservo kaj kiu helpis venkon de la Konservativa partio en la parlamentaj elektoj de 1924. Per tio finiĝis regado de la unua brita Laborist-partia registaro.

La letero, verkita de Grigorij Zinovjev - tiam gvidanto de kominterno - estis adresita al Centra komitato de la Komunista Partio de Grand-Britio kaj petis pli intensan agitadon en Britio, ankaŭ inter la armeaj fortoj.

Ĝin publikis la konservativa brita Daily Mail, kvar tagojn antaŭ la elektoj.

La letero - datumita la 15-an de septembro, 1924 - svarmis je eraroj (neekzistantaj organizoj, pozicioj, formaj misaĵoj).

La falsigaĵo estis finfine pruvita en 1999, sed siatempe kaŭzis malvenkon de la Laborista Partio.