Zoltán Várkonyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zoltán Várkonyi [vArkonji], hungare Várkonyi Zoltán estis hungara aktoro, reĝisoro, profesoro kaj teatrestro.

Zoltán Várkonyi naskiĝis la 13-an de majo 1912 en Budapeŝto - mortis la 10-an de aprilo 1979 en Budapeŝto.

Biografio

Zoltán Várkonyi frekventis aktoran akademion inter 1930-1934 en Budapeŝto, poste li komencis sian karieron samloke. Li estis la plej menciinda profesoro de la aktora ĉeflernejo, kie li instruis ekde 1949. Li longe apartenis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto) kaj Teatro Madách. Li havis edzinon kaj filon. Li ofte havis taskojn ankaŭ en la Hungara Televizio. Li ricevis premiojn Kossuth en 1953 kaj 1956, en 1955 kaj 1962 ankaŭ aliajn premiojn.

Memorigiloj

  • memortabulo en Budapeŝto
  • memorpremio ekde 1984

Liaj roloj (elekto)

  • 53 kinejaj filmoj inter 1934-1976, ekzemple Sonĝoaŭto, 1934; Fekete gyémántok (Nigraj diamantoj), 1938 kaj ankaŭ 1976
  • 4 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1963-1975
  • li reĝisoradis 28 kinejajn filmojn inter 1951-1976, ekzemple A kőszívű ember fiai (Filoj de l' ŝtonkora homo), 1965; Egri csillagok (Steloj de Eger), 1968; Fekete gyémántok (Nigraj diamantoj), 1976
  • li reĝisoradis 22 teatraĵojn, ekzemple Ŝekspiro: Romeo kaj Julieta
  • diversaj teatraj roloj, ekzemple Ŝekspiro: Romeo kaj Julieta - Petro; Reĝo Lear - Osvald; Macbeth - heroldo; Ibsen: Peer Gynt - la maldikulo; Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - titolrolo; Imre Madách: Az ember tragédiája - diversaj roloj; József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk) - Majstro Sólom

Fontoj