Zoltán Vidos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VIDOS Zoltán (vidoŝ) estis hungara inĝeniero pri konstruado naskita en Arado la 24-an de marto 1900 kaj mortinta en Budapeŝto la 25-an de decembro 1967.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Vidos laboris de 1927 ĝis 1949 en la aparato de konstruado de la ĉefurbo kaj poste ĝis 1962 li estis projektisto de BUVÁTI. Liaj ĉefaj konstruaĵoj estas el tiu tempo (punkdomoj en strato Zápor (1949), konstraĵgrupo laŭ la vojo Béke (1950, kunulprojektistoj Dezső Cserba, Ervin Schőmer, László Tarján), loĝdomo kaj oficdomo en vojo Váci (1950–51, kunulprojektisto László Tarján), konstruaĵoj de loĝkolonio en vojo Nagy Lajos (1953) kaj loĝdomoj de vojo árpád (1959, kunulprojektisto ĉe la lastaj du Vilmos Henk).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]