Zsigmond Jakabházy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsigmond Jakabházy

JAKABHÁZY Zsigmond [jakabha:zj] estis kuracisto, universitata profesoro, korespondanta ano de la Hungara Scienca Akademio (1923). Li naskiĝis en Kiskede la 26-an de majo 1867 kaj mortis en Budapeŝto la 5-an de julio 1945.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Jakabházy en 1899 estis habilitita kiel privatprofesoro, poste li iĝis adjunkto de farmaciinstituto de la Universitato Koloĵvaro, en 1913 orda profesoro. Inter 1920 kaj 1937 li instruis farmacion kaj toksikologion en la Universitato Budapeŝto.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A gyógyszerismeret tankönyve (I–II, kun Béla Issekutz, Kolozsvár, 1913).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon [1]