Zsigmond Pete

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PETE Zsigmond (pro. pete) estis hungara kuracisto, balneologo naskita en Böhönye la 19-an de februaro 1825 kaj mortinta en Máramarossziget la 2-an de februaro 1883.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Pete diplomiĝis en 1848 en la universitato de Peŝto. Kiel ŝipkuracisto de la aŭstria armeo li trairis la insularon de Okcidenta Indio, ĉefajn insulojn kaj urbojn de Dalmatio kaj Grekio. En la rusa militmarŝo de 1854 li estis bivaka ĉefkuracisto. Reveninte li estis en Dég bienula kuracisto de grafo Festetics, poste li laboris en Pest. En 1866 li estis privatprofesoro pri balneologio de la universitato de Pest, iomtempe direktoro de Császárfürdő. Li publikigis fakartikolojn ĉefe en Gyógyászat. Pli poste li estis mezlerneja instruisto en Székesfehérvár, poste en Máramarossziget.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Értekezés a fürdésről (Buda, 1862);
  • Fürdői étrend (Pest, 1866).

Fonto[redakti | redakti fonton]