Zvolenská kotlina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zvolena valkaldrono)
Situo de Zvolenská kotlina en Slovakio

Zvolenská kotlina, esperante Valkaldrono de Zvolen estas geomorfologia unueco en teritorio Slovaka mezmontaro. La valkaldrono troviĝas inter urboj Banská Bystrica, Zvolen, Detva kaj Ľubietová. Norde ĝi limtuŝas kun Granda Fatro kaj Malaltaj Tatroj, oriente kun Veporské vrchy kaj Poľana, sude kun Javorie, okcidente Kremnické vrchy kaj Štiavnické vrchy.

Karakterizaĵo[redakti | redakti fonton]

Valkaldrono de Zvolen havas karakteron sufiĉe montecan, deklinecan. Plej alta montopinto estas Farská hora (846 m s.m.). Grandan parton de teritoria reprezentas foliaj arbaroj. La plej oftaj arboj estas fago, karpeno, kverko kaj acero, de koniferaj arboj troveblas pino kaj piceo. Ĉefaj venoj de la valkaldrono estas riveroj Hron kaj Slatina.

Laŭ klimataj kondiĉoj Valkaldrono de Zvolen apartenas inter mezvarmaj teritorioj de Slovakio. Averaĝa vintra temperaturo estas inter -2 kaj −4 °C, someraj averaĝaj temperaturaj estas ĉirkaŭ 17 kaj 18 °C kun nombro de someraj tagoj 40 – 50, de tagoj kun neĝa kovro 50 – 70.

Protektataj areoj[redakti | redakti fonton]

En la valkaldrono troviĝas nenia protektata pejzaĝa areo (sk: Chránená krajinná oblasť), sed plai space malgrandaj protektataj areoj. Inrwe ili apartenas nacia naturrezervejo Plavno, Ponická dúbrava, naturrezervejo Urpínska lesostep, Kozlinec, Čačínska cerina, Jelšovec, Prosisko, nacia natura memoraĵo Mičinské travertíny, natura memoraĵo Zolniansky lahar kaj rivereto Zolná, Pyramída, protektata areo Arborétum Borová hora kaj aliaj.

Geomorfologia divido[redakti | redakti fonton]