Zweikirche zu Rutsweiler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zweikirche zu Rutsweiler
rigardo de la tombejo
navo,rigardo al la ĥorejo

Zweikirche estas sole staranta preĝejo en la valo de la rivereto Lauter. Ĝi situas sur la teritorio de la vilaĝo Rutsweiler an der Lauter. La plej malnova parto venis el la 11a jarcento. Ĉirkaŭ la preĝejo estas tombejo. Ĝis 1823 ekzistis ankaŭ la vilaĝo „Zvenkirchen“, kiu estas menciita la unuan fojon ĉ. 1250. La Zweikirche estis paroĥa preĝejo de la vilaĝoj maldekstre de la Lauter inter Sulzbach kaj Wolfstein. Ĝi hodiaŭ estas filia preĝejo de la paroĥo Wolfstein.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estis konstruita en la 11a jarcento tuj proksime al la preĝejo Sankta Petro en la ne plu ekzistanta vilaĝo, ĝi estis nomata tial „inter la du preĝejoj“, germane “zwischen zwei Kirchen”.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • „Kulturdenkmäler in Rheinland-Pfalz Band 16: Kreis Kusel“ von 1999
    Herausgegeben im Auftrag des Ministeriums für Kultur, Jugend, Familie und Frauen vom Landesamt für Denkmalpflege,
    ISBN 3-88462-163-7, Wernersche Verlagsgesellschaft, Worms