Dosiero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dosiero estas unudimensia nomita aro da datumoj, konservata en komputilo en speciala ejo.

Maniero kiel datumoj en la dosiero estas skribitaj en ĝi estas formato de dosiero.

Longo de dosiero povas esti diversa kaj kutime (en modernaj komputiloj) estas mezurita en bitokoj.

Dosiero havas nomon. Dosieroj estas strukturigitaj en dosierujoj.

Ankaŭ dosiero povas havi diversajn atributojn:

  • Dato kaj tempo de kreo;
  • Dato kaj tempo de lasta ŝanĝo;
  • Dato kaj tempo de lasta uzo;
  • Ĉu estas permesite legi la dosieron;
  • Ĉu estas permesite skribi en la dosieron;
  • Ĉu estas permesite plenumi la dosieron kiel programon;
  • Ĉu la dosiero estas sistema;
  • Ĉu la dosiero estas kaŝita;
  • Ĉu la dosiero estas kopiita por rezervo;
  • Ktp.

Kiuj konkrete atributoj estas uzataj dependas de operaciumo.

Ankaŭ estadas specialaj kvazaŭdosieroj, kiuj havas nomon kaj eble lokon en dosierujo, sed ne konservas informon. Anstataŭe lego kaj skribado de tia kvazaŭdosiero prenas kaj donas datumojn je ia programo aŭ aparato, ligita kun la kvazaŭdosiero.