Alta akvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Venecio, Acqua Alta / Alta Akvo, 2005

Pri tiu ĉi sono Acqua alta / Alta Akvo estas la dumvintra kaj ĉiujare ripetanta inundo en Venecio. Ĝi okazas, kiam dum speciale alta inundo kaj malalta aerpremo la vento Siroko ŝovas la akvon norden en la lagunon de Venecio. Ĝi daŭras, ĉar ĝi dependas de la tajdoj, nur kelkajn horojn. Je normala tajdo la nivelo de la akvo estas ĝis 90 cm super normala. Kiam ĝi superas pli alten, tiam estas „Acqua alta“.

Venecio: "acqua alta" / Alta Akvo sur la Placo de Sankta Marko
Venecio: "acqua alta" / Alta Akvo sur la Placo de Sankta Marko
Pontetoj dum alta akvo
  • 100 cm: Nur malmultaj partoj de la urbo estas inunditaj.
  • 110 cm: Alarmo estas anoncita, ĉirkaŭ 10 % de la urbo estas inundita.
  • 125 cm: Ĉ. duono de urbo estas inundita.
  • 140 cm: Kriza stato estas anoncita, 90 % de la urbo estas inundita.

Je 100 cm super normala la efika nivelo de la akvo je la plej malalta loko de la urbo, la placo de Sankta Marko, estas ĉirkaŭ 20 cm.

La rekorda nivelo de 194 cm je 1966-11-04 inundis preskaŭ la tutan Venecion. La pinto de la sezono de la akvo alta estas ĉirkaŭ novembro. Akvo alta povas okazi inter septembro kaj aprilo.

Chioggia, corso del Popolo sub la Alta Akvo

Dum la 1960-aj jaroj la situacio pliakriĝis, ĉar pro elpreno de subtera akvo Venecio estis sinkita je kelkaj centimetroj. Tio nun estas haltigita per administraciaj rimedoj. Tamen dum la lastaj jaroj la okazo de altaj akvoj plioftiĝis, laŭ iuj pro ŝanĝo de la klimato.

Dum novembro 2019 rekorda de 50 jaroj, alkta akvo superis 180 cm, subakviĝante preskaŭ 95 % de Venecio.