Luterana preĝejo (Debrecen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Debrecen
Luterana preĝejo de Debrecen
Luterana preĝejo de Debrecen
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Debrecen
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Hajdú-Bihar
Dato de konsekro 1889
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 21 m (navo); 5 m (turo)
Larĝo 8 m (navo); 4,15 m (turo)
Alto 22,75 m (turo)
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas milda eklezia konstruaĵo en Hungario, en Debrecen.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Debrecen la luteranaj predikistoj alvenis en la 1530-aj jaroj. Post jardekoj la loĝantoj estis kalvinanoj grandparte, pri luteranoj ne estis dokumentoj ĝis fino de la malfrua 18-a jarcento. En 1796 luterana meso okazis en privata loĝejo. En 1810 jam ducent luteranoj vivis en la urbo, ili luis loĝejon por mesoj, tamen tio okazis malofte. En 1849 la rusa armeo okupis Debrecen kaj ili forrabis la preĝdomon. En la sekvaj jardekoj la kalvinanoj helpis al la luteranoj, en 1882 memstara luterana grupo formiĝis. Ili denove luis preĝdomon, en 1886 jam estis orgeno, samtempe luterana lernejo ekfunkciis kaj ili aĉetis areon por konstruis preĝejon kaj lernejon. La preĝejo sen turo estis preta en 1889, ĝi estis renovigita en 1935 kaj ricevis la saman fasonon ankaŭ la apuda lernejo. En 1925 nova orgeno alvenis, fine en 2008 oni konstruis en la saman lokon modernan orgenon. En 1970 ekstere, post 4 jaroj interne la kirko renoviĝis. La turo estis konstruita en 1995, post 2 jaroj sonorilo el aluminio eksonis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La navo situas laŭlonge laŭ la trotuaro. La turo malreliefas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.