Prezidanta baloto de 2018 en Ĉeĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de prezidanto de la Ĉeĥa respubliko

Prezidanta baloto de 2018 en Ĉeĥio okazis vendrede kaj sabate la 12-an kaj la 13-an de januaro 2018, la dua raŭndo okazis du semajnojn poste la 26-an kaj la 2-an de januaro. La ofico de la ĝisnuna prezidanto de Ĉeĥio, Miloš Zeman, finiĝos la 7-an de marto 2018. Temas pri la dua rekta baloto de prezidanto de Ĉeĥio, ĉar la antaŭajn prezidantojn elektis la parlamento.

El submetitaj aliĝiloj valide kandidatiĝis por la baloto 9 personoj, kiuj deklaris plenumi la necesan kondiĉon: subteno de minimuma nombro de parlamentanoj aŭ petskribo kun subskriboj de almenaŭ 50.000 balotontoj.

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

En la unua raŭndo, en kiu voĉdonis 61,92 % da rajtigitaj voĉdonantoj, la plej altajn kvantojn da voĉoj ricevis Miloš Zeman (38,56 %) kaj Jiří Drahoš (26,60 %), kiuj avancis en la duan raŭndon.[1]

Numero Kandidato Nombro de voĉoj Nombro de voĉoj en % Vicordo
1 Mirek Topolánek 221 689 4,30 % 6.
2 Michal Horáček 472 643 9,18 % 4.
3 Pavel Fischer 526 694 10,23 % 3.
4 Jiří Hynek 63 348 1,23 % 7.
5 Petr Hannig 29 228 0,56 % 8.
6 Vratislav Kulhánek 24 442 0,47 % 9.
7 Miloš Zeman 1 985 547 38,56 % 1.
8 Marek Hilšer 454 949 8,83 % 5.
9 Jiří Drahoš 1 369 601 26,60 % 2.

Dua raŭndo[redakti | redakti fonton]

En la dua raŭndo voĉdonis 5 554 596 rajtigitaj voĉdonantoj. Laŭ rezultoj gajnis Miloš Zeman[2].

Numero Kandidato Nombro de voĉoj Nombro de voĉoj en % Vicordo
7 Miloš Zeman 2 853 390 51,36 % 1.
9 Jiří Drahoš 2 701 206 48,63 % 2.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]