Risorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Risorto (atrakcio)
Risorto
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr
Tir-risorto
Prem-risorto
Malantaŭa akso kun moviga meĥanismo kaj suspensio per lamaerisorto de Škoda 422

Risorto estas elasta lamenofadeno el metalo aŭ alia materialo, kapabla repreni la antaŭan formon, post kiam ĝi estis fleksita, premita aŭ streĉita[1][2].

Per enmeto de metala risorto aŭ alia elasta konsistaĵo, ekzemple de guma plateto, ekestas elasta kunigo de du maŝinelementoj. La kunigo poste ebligas certan movon de kunigitaj elementoj (ekz. amortizilo).

Por sufiĉe malgrandaj malformiĝoj, la forto produktata de la risorto estas priskribata per la leĝo de Hooke.

Specoj de risortoj[redakti | redakti fonton]

Helica cilindra prem-risorto havas la draton helice survolvitan sur cilindro. Laŭ forto bezona por kunpremo de risorto je unuo de longo, ekzemple je 1 cm, oni distingas:

  • durajn risortojn, kiuj bezonas por kunpremiĝi je unuo de longo grandan forton,
  • molajn risortojn, kiuj por kunpremiĝi je unuo de longo postulas nur malgrandan forton.

Ĉe ambaŭ ekstremoj de funkcia parto de risorto, t.e. al aktivaj heliceroj, oni aldonas 0,5 ĝis 1,75 mm je ekstremaj heliceroj. Plej ofte oni aldonas po unu helicpaŝo je ĉiu ekstremo. La ekstremaj heliceroj ne risortas, ĉar ili intertuŝiĝas la antaŭaj heliceroj.

Helica cilindra tiro-risorto ekzistas

  • sen antaŭstreĉo (antaŭtensio)
  • kun antaŭstreĉo

Ambaŭ risortoj estas streĉataj per tiro. Dum ne ŝarĝita stato de risorto kun antaŭstreĉo la heliceroj intertuŝiĝas.

Helica konusa prem-risorto havas la draton helice survolvitan sur konuso.

Helica cilindra tordorisorto estas streĉata per torda momanto.

Kunmetita prem-risorto havas helicajn cilindrajn risortojn alterne kun dekstrumaj kaj maldekstrumaj volvaĵoj (heliceroj).

Helicaj risortoj kun oblonga profilo de volvaĵo estas uzataj, kiam oni bezonas en konstrukto ŝpari lokon (spacon).

Fasko de platrisortoj estas uzata por grandaj ŝarĝoj, precipe por ŝoseaj kaj fervojaj veturiloj.

Teleraj risortoj estas destinitaj por grandaj ŝarĝoj ĉe tute malgrandaj deformiĝoj. Ili estas tre duraj risortoj.

Tordostangojn oni uzas por aŭtomobiloj. Ili risortas per sia ioma elasteco dum tordo. Tiuj ĉi stangoj havas en la ekstremoj falditajn pivotojn, per kiuj ili estas alkroĉitaj al kadro de veturilo meze kaj flanke de veturilo, en kapoj ligitaj kun baskula akso. La pivotingoj estas fiksitaj en la kapoj per kaŭĉukaj intermetaĵoj.

Kaŭĉukaj intermetaĵoj estas elastaj konsistaĵoj de diversaj kunigoj de motoraj veturiloj (t. n. silentblokoj, t.e. silentaj kaj obtuzigaj grupoj de elementoj). Ili malintensigas skuon kaj malagrablan bruon.

Materialo de risortoj[redakti | redakti fonton]

Malmulte streĉataj risortoj estas produktataj el konstrukciaj karbonaj ŝtaloj, risortoj tre streĉataj el konstrukciaj ŝtaloj altkvalitaj (alojoalojaj). Risortojn por elektraj aparatoj oni produktas ankaŭ el bronzo aŭ el tombako.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro
  2. alia signifo : elasteco : eco de ekosistemo rezisti al perturbo kaj, post ĉeso de ĉo-lasta, retrovi sian originan staton, PIV 2002, paĝo 983