Paŝo (apartigilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paŝo havas plurajn signifojn:

  • laŭ komuna senco, paŝo estas speco de mekanika movo eluzanta subajn ekstremaĵojn, kiu estas propra al dupiedaj animaloj;
  • laŭ propra senco, paŝo estas la spaco trapasita per unu meto de unu piedo antaŭ la alia en la irado;
  • laŭ figura senco, paŝo estas la antaŭeniro, laŭ kiu progresas agado aŭ klopodo;
  • en geometrio, paŝo estas la distanco inter du sinsekvaj punktoj de helico, situantaj sur la sama naskanto de la koncerna cilindro[1].
  • en meĥaniko, paŝo estas la distanco inter du homologaj punktoj de ŝraŭbkanelo, mezurata paralele al la akso, aŭ la longo de arko inter du homologaj punktoj de dentrado, mezurata laŭ ties ekstera radiuso;
  • en armeo, anserpaŝo estas parada paŝo, en kiu oni ne fleksas la genuojn, uzata en la germana armeo kaj armeoj germane dresitaj;
  • en danco, dancopaŝo estas ĉiu el la apartaj turniĝoj aŭ krurmovoj, pri ĉiu speco de danco estas pluraj karakterizaj dancopaŝoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Ne konfuzu kun paso, kiu estas ago de iu aŭ io kiu iras de unu loko al alia, ne restante ie.

  1. Paŝo de helico en ReVo [1]