Telefonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komerca IP telefono fare de CISCO, kun klavaro, kontroloj, kaj surekranaj funkcioj.
La plej simpla centralo, kie estas videbla la 1-a kaj la 6-a uzantoj povas paroli
Aluminia aerkonduktilo sur porcelana izolaĵo
Kovrilpaĝo de faklibro pri Telefonio

Telefonio estas sistemo de transsendado de sonoj je distanco per elektraj kurentoj aŭ ondoj (nuntempe ankaŭ per lumo-signaloj).

Ekde kiam Alexander Graham Bell komencis uzi la telefonon dum la 19-a jarcento, multaj el ĝiaj aspektoj tute ŝanĝiĝis. Ekstera formo, grandeco, pezo, ktp, eĉ la elektronika strukturo kiu funkciigas la telefonan sistemon. Aperis sen-kablaj telefonoj por en-hejma uzado kaj nuntempe oni eĉ uzas la telefonlineon por konekto al Interreto.

Telefonsistemo[redakti | redakti fonton]

Telefonsistemo estas tutaĵo de la eroj necesaj por estigi komunikadon inter uzantoj de la servo. Oni povas tamen dividi ĝin je tri precipaj elementoj:

De centralo ĝis la hejmo de ĉiu uzanto iras plej ofte du dratoj, la medio por propagado de la voĉo kodigita kiel elektra kurento.

Ĝeneraligante, oni povas aserti, ke ekzistas almenaŭ 4 specoj de centraloj:

  • Mana aŭ malaŭtomata centralo
  • Duonaŭtomata centralo (la interligon oni faras permane, sed la sonorado, komputado de tarifoj estas aŭtomata)
  • Elektro-mekanika (antikva) – Analoga.
  • Elektronika (moderna) – Diĝita, programebla.

La tasko de centralo estas, laŭ la ciferklavoj premitaj en telefonaparato de al-vokanta telefonanto, estigi cirkviton inter al-vokanto kaj al-vokato, por ke ili povu inter-paroli. Post la fino de babilado, la centralo malfaras la konekton inter ambaŭ telefonintoj.

Povas ekzisti pluraj centraloj en la sama urbo. Kompreneble, ekzistas multegaj teknologioj de fiksaj telefonsistemoj, sed tiu æi bazo estas pli malpli komuna al ĉiuj, kaj nepra por komprenado de la ĉela sistemo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]