Mukluk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mukluko)
Kamikoj el fokfelo

Mukluk-ojkamik-oj (singulare: kamak-o) estas botoj tradicie faritaj el boacafoka felo kaj tradicie portataj de arktaj indiĝenoj, interalie inuitoj kaj jupikoj. En la angla la vorto mukluk indikas ofte iajn ajn molajn botojn por malvarma vetero.

Ekzistas ankaŭ speco de muklukoj trikitaj kun mola plandumo, kiuj estas portataj de dancistoj kiel kruro kaj piedovarmigilo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto mukluk devenas de la jupika maklak, barba foko (Erignathus barbatus). Kamik estas inuita vorto.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Muklukoj estas malpezaj kaj ebligas ĉasistojn esti mallaŭtegaj. Ili povas esti ornamitaj de pomponoj, bidoj kaj aliaj feloj kiel tiuj de kunikloj, vulpoj kaj lavursoj.

La desegno de la muklukoj daŭre plaĉas, ĉefe kun aldonita nuntempa rezistema plandumo. La plej grava kialo de la sukceso estas la spirkapablo de la botoj, t.e. ke ili ebligas aerŝanĝiĝon. Tio estas tre grava avantaĝo en malvarmegaj kondiĉoj, kiam ŝvito povas kaŭzi frostiĝon de la piedfingroj.

Aparte utilaj dum seka malvarmega vetero, ili tamen ne taŭgas dum malseka vetero aŭ malfrostiĝanta neĝo. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Long John, The Complete Hiker, 2000 ISBN 0071358188