Muko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Muko laŭ PIV estas pli-malpli viskeca substanco, sekreciata de la mukozoj. Malvarmumo kaj ankaŭ pli intensaj infektaj malsanoj de la spira sistemo kutime interalie karakteriziĝas per mukoplena nazo, kiu elkorpigeblas per suĉo en la buŝon kaj sekva elsputo, aŭ per elblovo ekzemple en naztukon.

La muko fiziologie aparte havas la signifon protekti la mukozojn de sekiĝo, de korpofremdaj substancoj kaj de frotiĝo. Ĝi povas ankaŭ servi al la kovro kaj kapsuligo de nedezirataj korpofremdaj korpoj en la organoj kovrataj per mukozoj.

Muko apartenas al la substancoj, kies vido aŭ alispeca percepto ankaŭ sen racia klarigo ĉe multaj homoj kaŭzas senton de naŭzo.