Subŝtofo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Subŝtofita mantelo

Subŝtofo estas la interna tavolo de ŝtofo, ledo aŭ alia materialo kiu estas uzata en vestoj, ĉapeloj, dorsosakoj, kurtenoj kaj similaj produktoj.

Subŝtofado de la internaĵo donas al vestoj belan aspekton kaj kovras kunkudrojn kaj aliajn tajlorajn elementojn. Ĝi ankaŭ malpliigas la tension sur la ŝtofo pro kio la eluziĝo estas prokrastita. Dika subŝtofo ankaŭ povas protekti kontraŭ malvarmo.