Trufo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trufoj

Trufo estas la manĝebla fruktokorpo - ĝenerale subtera - de certaj fungoj (genro Tuber aŭ aliaj fungoj de Tuberales / Tuberaloj en ordo Askomicetoj).

La fruktokorpo estas tuberforma, subtera. La speciojn kovras ekstere peridio (peridium), ili estas interne karnecaj, molaj, marmoraj. La askoj estas multfoje globformaj kaj kovras la internajn vojetojn de la fungo. La micelio vivas en simbiozo kun la radikoj de arboj kaj formas mikorizon. Al la ordo apartenas la plej karaj (multekostaj) manĝeblaj fungoj.

  • somera trufo (Tuber aestivum), la surfacon kovras nigraj verukoj. La askosporoj estas brunaj, retecaj, 1-4 je asko.
  • perigorda trufo (Tuber melanosporum) bonodora fungo, interne violbruna, fortodora, la sporoj estas pikilaj. Ofta en Mez-Francio. Kulturebla.
  • burgonjna trufo (Tuber uncinulatum) bonodora fungo, kulturebla.
  • lorena trufo (Tuber mesentericum) fortodora fungo, kulturebla.
  • blanka trufo el Italio (Tuber magnatum) havas glicirizan guston. Ĝi estas plej multekosta manĝebla fungo de la mondo[1].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]