Insigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armeaj insignoj de la hispana Ĝenerala Kapitano de la Terarmeo.

Insigno estas signo aŭ marko, kutime el metalo aŭ ŝtofo, distinganta grupon, rangon, aŭ funkcion. Ĝi povas simboli la povon de persono aŭ de oficiala grupo aŭ reganta organizaĵo. La unuopaj insignoj de la elementoj de rango aŭ ofico kunformas ties insignaron. Multaj specoj de insignoj ekzistas, interalie civilaj kaj armeaj dekoracioj, kronoj, emblemoj, kaj blazonoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La uzado de insignoj estas pli malnova ol historio, kaj por personaj kaj por grupaj celoj (precipe armeaj). Kiam oni volis ke la insigno vidiĝu, oni metis ĝin sur la pinto de stango aŭ lanco. La plej fruaj armeaj insignoj estis tre simplaj. Oni metis branĉojn de arboj, birdajn kadavrojn, bestajn kapojn, aŭ faskon de seka herbo sur stango aŭ bastono por ke batalantoj povu rekoni siajn amikojn, aŭ por marki renkontejon dum malvenko aŭ retiriĝo. Dum militaj teknikoj evoluis, oni dezajnis ĉiam pli fortikajn kaj okulfrapajn insignojn kaj elektis karakterajn simbolojn. Kiel insignon uzis la persoj oran aglon, la asirianoj kolumbon, la armenoj leonon, kaj la egiptoj interalie papagon kaj krokodilon. La aglo fariĝis tre grava insigno ankaŭ de la romaj legioj ĉirkaŭ la jaro -100.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

En la Usona Terarmeo, insignoj distingantaj la branĉojn de la armeo helpas krei grupan identecon ene de ĉiu branĉo, tiel ke armeano sentas pli fortan fieron kaj fidon pri la propra branĉo ol pri aliaj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. McChrystal, Stanley, k. al. 2016. Team of Teams: New Rules of Engagement for a Complex World. Ĉ. 10, "Hands Off". Penguin Audio.