Sepiolito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sepiolito

Sepiolito estas mineralo de la grupo VIII (Filosilikatoj), laŭ la klasado de Strunz de kemia formulo Mg4Si6O15(OH)2·6H2O. Ĝi kristaliĝas en sistemo ortoromba kaj posedas malmolon de 2 en la Mohs-skalo. Ĝi prezentas konkoidean rompecon, neniun kliveblecon, opakan brilon kaj blankan strion.